Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al naura prezidento okaze de Sendependa Tago
Ĝoja Publikigita: 2024-01-31 14:14:52

Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al naura prezidento David Adeang gratulante lin okaze de la 56a datreveno de sendependiĝo de Nauro.

Xi montris, ke lastatempe oficiale restariĝis la oficialaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nauro, kio malfermis novan paĝon de la duflankaj rilatoj. "Mi esprimas profundan laŭdon al prezidento David Adeang pro lia politika decido pri agnosko de la principo de unu Ĉinio. Mi alte atentas disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nauro kaj volas klopodi kun prezidento David Adeang por profundigi politikan konfidon, akceli praktikan kunlaboron, pliigi interpopolajn interŝanĝojn kaj profitigi la du popolojn."


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree