Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Zhao Leji marde sendis mesaĝon al Shirin Sharmin Chowdhury gratulante ŝin pro elektiĝo kiel prezidanto de la Nacia Asembleo de la Bangladeŝa Popola Respubliko.
Zhao diris, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo estas tradiciaj amikaj najbaroj. Lastajn jarojn, altnivelaj interŝanĝoj de la du landoj pliiĝis, politika konfido kontinue altiĝis kaj kunlaboro de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo atingis fruktodonajn rezultojn . "Mi volas labori kun prezidanto Shirin Sharmin Chowdhury por kontinue profundigi amikajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la Nacia Popolo Kongreso de Ĉinio kaj Nacia Asembleo de la Bangladeŝa Popola Respubliko kaj puŝi strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Bangladeŝo senĉese al novaj niveloj."