Ĉina ĉefministro alvokis akceli industrian novigon
Ĝoja Publikigita: 2024-01-31 14:32:38

Ĉina ĉefministro Li Qiang alvokis klopodojn por akceli industrian novigon per scienca kaj teknologia novigo kaj rapidigi kultivadon de novaj produktivaj fortoj.

Tion li esprimis en sia inspektado en Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, lunde kaj marde.

La ĉefministro lunde inspektis kompanion pri montraj ekipaĵoj. Li substrekis, ke fabrikaj entreprenoj devas pliigi elspezojn por esploro kaj disvolvo kaj fortigi avantaĝojn konkurencajn teknike.

En sia vizito al teknologia kompanio pri materialoj marde, li alvokis, ke la kompanio donu fokusojn al pintaj teknologioj kaj solvu ŝlosilajn kaj kernajn teknologiajn problemojn.

En la nova kampuso de Xi'an-a Jiaotong-Universitato, li urĝis instruistojn kaj studentojn fari pli multajn progresojn en konstruado de komuna noviga platformo de universitatoj kaj entreprenoj kaj en akcelado de integriĝo de industriaj, akademiaj kaj esploraj rondoj.

Li ankaŭ prezidis kunvenon kaj aŭskultis opiniojn kaj sugestojn de lokaj oficialuloj pri malneta raporto de registara laboro kaj pri registara laboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree