Wang Yi: Ĉinio volas kontribui pli multe al monda paco kaj prospero
Ĝoja Publikigita: 2024-02-01 16:13:39

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio pretas amasigi fortojn por internacia amikeco kaj kunlaboro kaj kontribui pli multe al paco kaj prospero de la mondo, en novjara akcepto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Al la akcepto ĉeestis pli ol 400 personoj, inkluzive de diplomatiaj senditoj de diversaj landoj, reprezentantoj de internaciaj organizoj en Ĉinio kaj reprezentantoj de ĉinaj registaraj departementoj.

Adresante sian paroladon al la akcepto, Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), resumis diplomatiajn atingojn akiritajn pasintjare. Li diris, ke Ĉinio ĉiam sin dediĉas al dialogo kaj kunlaboro, servas kiel firma subtenilo por sana interagado inter grandaj landoj, observas principojn de amikeco, sincereco, reciproka utiligo kaj inkluziveco.

Wang diris ankaŭ, ke la jaro 2024 estas ŝlosila por akceli ĉinan modernigon en ĉiuj flankoj. Konstrui la komunumon de la homaro kun komuna estonteco estas la nobla celo, al kiu strebas Ĉinio en sia grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.

Li menciis, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj landoj por solidigi bazon de paco kaj sekureco, amasigi fortojn por amikeco kaj kunlaboro, marŝi sur la ĝusta vojo de plurflankismo kaj konstrui la estonton de disvolvo kaj prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree