Usonaj armilaj komercistoj festas per ĉampano
Yu Publikigita: 2024-02-01 20:09:19

Raporto ĵus publikigita de la Ŝtata Departemento de Usono altiris tutmondan atenton: en 2023, la armilaj vendoj de Usono al aliaj landoj kaj regionoj pliiĝis je 16%, atingante 238 miliardojn da usonaj dolaroj, la rekordan sumon. Inter ili, la vendoj sub rektaj intertraktadoj de la usona registaro atingis 80,9 miliardojn da usonaj dolaroj, pliigante je 56% kompare kun 2022. La komercaj vendoj de usonaj firmaoj kalkuliĝis al 157,5 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝante je 2,5% kompare kun 2022.

2023 estas alia jaro, en kiu Usono multe profitis de milito. La kialo malantaŭ ĉi tio estas facile trovebla. Unuflanke, la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭris, kaj la milito inter Palestino kaj Israelo rekomenciĝis. Regionaj konfliktoj tra la mondo komplikis la sekurecan medion, kaj multaj landoj devis aĉeti armilojn por plifortigi defendon. Aliflanke, modernaj ekipaĵoj ĉiam havas pli altajn postulojn pri resursoj, kaj la sojlo por armilaj vendoj estis evidente levita kompare kun antaŭe.

Konfliktoj kaj militoj alportis gravajn katastrofojn al ordinaraj homoj, tamen ili profitigis la usonan milit-industrian komplekson. Per tavoliĝintaj aranĝoj, Usono formis grandegan interesgrupon konsistantan el armeo, armilaj komercistoj, leĝdonantoj, defendaj esplorinstitucioj, pensfabrikoj kaj amaskomunikiloj. Post la retiro de la usonaj trupoj el Afganio en aŭgusto 2021, la akcia prezo de la usona milit-industria komplekso iam malaltiĝis. Ekzemple, la akcia prezo de la firmao Lockheed Martin falis je 18%. Tamen, post la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio en februaro 2022, la usona milit-industria komplekso tuj ŝanĝis dekadencan tendencon.

La raporto de la Ŝtata Departemento montris, ke la alfluo de armilaj vendoj en 2023 konformas al la tutmonda strategia aranĝo de Usono. La usonaj agadoj inkluzive de la provoko de la rusa-ukraina konflikto, antaŭenigo de la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" kaj la unuflanka subteno al Israelo stimulis la armilajn vendojn. La Ŝtata Departemento diris en sia deklaro, "Armilaj vendoj kaj transdonoj estas konsiderataj kiel gravaj eksterlandaj politikaj iloj de Usono". La usona registaro estas reklamanto por armilaj vendoj, daŭre pliigante sian influon en Eŭropo, Azi-Pacifiko, Mez-Oriento kaj aliaj regionoj por akapari geopolitikajn interesojn.

La rekorda sumo de armilaj vendoj montras al homoj, ke ju malpli paca estas la mondo, des pli profita Usono. La strategio "nutri hegemonion per milito" riĉigis usonajn armilajn komercistojn, aportante militon kaj tumulton al la mondo. Ĉu Usono zorgas pri la vivo de la ukraina popolo? Ĉu ĝi zorgas pri la damaĝo al eŭropaj aliancanoj? Ĉu ĝi zorgas pri la sekureco de homoj en la azi-pacifika regiono? Usonaj konsorcioj kaj armilaj komercistoj ne havas tempon por respondi, nur okupiĝante pri festado per ĉampano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree