“Preludo de Festprezentado de Printema Festo” de ĈKG en Najrobio
Ĝoja Publikigita: 2024-02-01 16:10:18

Okazis aktivado de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) sub la titolo "Preludo de Festprezentado de Printempa Festo" por Kenjo merkrede en la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Najrobio. La aktivado kun la temo "Festu Ĉinan Printempan Feston kaj Spektu Festprezentadon de la Printmpa Festo de ĈKG" per kulturo de la Printempa Festo kiel ligilo akcelas kulturajn interŝanĝojn de internacia komunumo kaj aktivigis reciprokan lernadon de civilizacioj. 

Ĉeestis pli ol 200 gastoj, inkluzive de Zainab Hawa Bangura, vicĝenerala sekretario de la UN kaj ĝenerala direktoro de la Oficejo de la UN en Najrobio, Zhou Pingjian, ĉina konstanta reprezentanto al Media Programo de la UN kaj al Oficejo de la UN pri Homa Loĝado kaj ĉina ambasadoro al Kenjo, Xia Huang, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN pri demandoj de Regiono de Grandaj Lagoj en Afriko, diplomatiaj senditoj kaj diplomatoj de multaj landoj al la UN kaj al Kenjo kaj oficialuloj en la Oficejo de la UN en Najrobio, Media Programo de la UN kaj al Oficejo de la UN pri Homa Loĝado.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la ĈKG, en sia salutmesaĝo per videoligo diris, ke antaŭ nelonge en la 78-a Ĝenerala Asembleo de la UN oni unuanime aprobis rezolucion difinante la Printempan Feston kiel ferion de la UN, kio sufiĉe montras la ĉarmon de la ĉina civilizacio kaj orienta kulturo kaj enkorpigas ideon iniciatan de la UN pri plurisma kaj inkluzivema kultura valoro. La festprezentado de la Printempa Festo jam estas okazigita 41-foje, lasis belajn memoraĵojn al spektantoj de generacio al generacio kaj fariĝis vizitkarto por proksimiĝo al Ĉinio kaj kompreno de Ĉinion. En la jaro de drako laŭ la ĉina tradicia kalendaro la ĉina popolo bonvenigos la 75-an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. ĜKG volas labori kun afrikaj amikoj man-en-mane antaŭenigi modernigajn aferojn kaj sin dediĉi al konstruado de altkvalita komunumo de Ĉinio kaj Afriko kun komuna estonteco!

Zainab Hawa Bangura, vicĝenerala sekretario de la UN kaj ĝenerala direktoro de la Oficejo de la UN en Najrobio, diris, ke en la kuranta jaro la UN en sia historio unuafoje difinis Printempan Feston ferio de la UN, nome de la Oficejo de la UN en Najrobio ŝi deziras pacon, prosperon kaj feliĉon al ĉiuj homoj, kiuj celebros la feston.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree