Gazetara kunveno pri Festprezentado de Printempa Festo de ĈKG
Ĝoja Publikigita: 2024-02-01 21:00:05

La Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĵaŭde okazigis gazetaran kunvenon pri Festprezentado de Printempa Festo. En la kunveno la ĈKG prezentis programon, teknologiajn novigojn, publikigis dezajnojn de la ĉefa scenejo kaj kvar branĉaj scenejoj de la festprezentado kaj reklaman animaciaĵon. Al la gazetara kunveno ĉeestis Wang Xiaozhen, vicprezidanto de la ĈKG.

Unuafoje publikiĝis en la kunveno reklama animaciaĵo pri la Festprezentado de Printempa Festo de la ĈKG kun la nomo Spekti Festprezentadon de Printempa Festo kaj Bonvenigi Jaron de Drako. En la animacio estas dek du geknaboj simbolantaj la dek du bestojn laŭ ĉina zodiako, kaj tiu ĉi ideo originas de "pentraĵo pri cent geknaboj" en la ĉina tradicia kulturo. La dek du geknaboj en ĉinaj tradiciaj kostumoj festas la ĉinan novjaron kaj bonvenigas la Printempan Feston per ludado.

Vespere de la 9-a de februaro CGTN, mediato sub la ĈKG, faros rektan elsendon kaj raportojn pri la festprezentado per siaj kanaloj de la lingvoj angla, hispana, franca, araba, rusa kaj novmediataj platformoj en 68 lingvoj, samtempe per pli ol 1 500 amaskomunikiloj de 200 landoj kaj regionoj.

93-jaraĝa fakulo pri Dunhuang-arto kaj dezajnado Chang Shana unuafoje dezajnis scienejojn por festprezentado de Printempa Festo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree