Kial la terpomo en la vilaĝo Desheng, Hebei-provinco de norda Ĉinio estas nomata de vilaĝanoj kiel “ora terpomo”? La vilaĝo iam estis malriĉa, en la lastaj jaroj vilaĝanoj per kultivado de terpomo trovis la disvolvan vojon.
Depende de natura geografia supereco, la vilaĝo prenis plantadon de malgranda terpomo kiel karaktera industrio por multigi enspezon de la kamparanoj kaj konstruis 280 varmdomojn kaj liveris al vilaĝanoj profesiajn teknikojn pri plantado kaj kultivado. Nun pli ol 180 lokaj familioj entreprenas la kultivajn varmdomojn kaj la totala produktvaloro superis 10 milionojn da juanoj.