Reklama animaciaĵo pri la Festprezentado de Printempa Festo de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) havas la nomon Spekti Festprezentadon de Printempa Festo kaj Bonvenigi Jaron de Drako. En la animacio estas dek du geknaboj simbolantaj la dek du bestojn laŭ ĉina zodiako, kaj tiu ĉi ideo originas de "pentraĵo pri cent geknaboj" en la ĉina tradicia kulturo. La dek du geknaboj en ĉinaj tradiciaj kostumoj festas la ĉinan novjaron kaj bonvenigas la Printempan Feston per ludado.