Opinisondo de CGTN: Pli ol 90% de enketitoj kondamnas Usonon kiel “militan profitanton”
Ĝoja Publikigita: 2024-02-02 22:24:10

La totala sumo de eksterlanda armila vendado de Usono en la financa jaro 2023 pliiĝis je 16% kompare kun la financa jaro 2022, atingante la rekordon de 238 miliardojn da usonaj dolaroj. Laŭ monda interreta enketo de ĉina mediato CGTN, 93,88% de la mondaj respondantoj kondamnas, ke Usono akiras profitojn per instigo al intensiĝo kaj provoko de militoj en la mondo.

En la financa jaro 2023, Usono provizis Pollandon, Germanion kaj Ukrainion per armiloj. En la enketo, 92% de respondantoj kondamnas, ke Usono pliigis intensiĝon kaj tumulton en la regiono, kaj 91,98% de respondantoj kredas, ke Usono pliigis sian eksteran armilan vendadon, kio agas kontraŭ la monda paco. Kiel iu retano de CGTN diris, "Usono persistas en vendado de armiloj al aliaj landoj. Ĝi zorgas nur pri mono anstataŭ vunditoj kaj viktimoj."

La enketo, publikigita de CGTN sur platformoj en la lingvoj angla, franca, hispana, araba kaj rusa, ricevis 30 813 respondojn en 24 horoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree