Opinisondo de CGTN: Pli ol 90% de mondaj retanoj severe kritikas usonajn politikistojn pro aroganteco kaj nescio
Yu Publikigita: 2024-02-03 20:30:35

La 31an de januaro, en aŭskultado en Vaŝingtona Distrikto de Kolumbio, usona senatano Tom Cotton de la Senata Juĝkomitato levis serion da sensciaj "demandoj" al la ĝenerala direktoro de Tiktok, Shou Zi Chew, plurfoje demandante, ĉu li havas ĉinan civitanecon kaj iam aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio, ktp. La fuŝa agado de usonaj leĝdonantoj en la aŭskultado fariĝis temo de konversacio inter retanoj tra la mondo.

Laŭ opinisondo publikigita de CGTN (Ĉina Tutmonda Televida Reto) por tutmondaj retanoj, pli ol 90% de retanoj (90,7%) opinias, ke la demandoj faritaj de iuj usonaj leĝdonantoj montris ilian nescion, arogantecon kaj antaŭjuĝon al Ĉinio, kio fine malhelpos la stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

La opinisondo trovis, ke 86,5% de tutmondaj enketitoj opiniis, ke la ago de Cotton estis ege neprofesia. Laŭ la vortoj de retanoj de CGTN, estas "malalta inteligenteco, evidenta neprofesieco kaj manko de fundamenta instruado. La tipa agado de usonaj politikistoj estas montrita al la tuta mondo."

Laŭ la opinisondo, 87,7% de la enketitoj opinias, ke ĉi tio serioze subfosas la objektivecon kaj senpartiecon de la usona leĝdona instanco, kaj estas absoluta "supozo surbaze de kulpeco". Aliaj 85,3% de la enketitoj konsentis, ke ili ne spertis maltrankvilon pri informa sekureco, kion asertis usonaj leĝdonantoj, kiam ili uzis Tik Tok.

Ĝis nun la usona registaro donis neniun pruvon, ke Tik Tok estas minaco al usona nacia sekureco. Tamen ĝi plurfoje kaj maljuste subpremis iujn kompaniojn kaj kreis panikon ĉirkaŭ la ĉina demando. La vera celo estas konservi ĝian sciencan kaj teknologian monopolon dum senigo de aliaj landoj je ilia legitima rajto al disvolviĝo.

Laŭ la opinisondo, 76,6% de tutmondaj enketitoj opinias, ke la movo de Usono sen legitimeco serioze malhelpas justajn internaciajn komercajn regulojn kaj endanĝerigas la liberan tutmondan merkaton. Krome, 87,3% de la enketitoj opinias, ke la diskriminacia pridemandado kaj sankcioj adoptitaj de usonaj politikistoj al teknologiaj kompanioj en aliaj landoj grave malhelpas la liberan fluadon de scienco kaj teknologio, kaj fine misefikos al usona teknologia disvolviĝo.

La opinisondo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun voĉdono de pli ol 17 000 homoj ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree