“Preludo de Festprezentado de Printempa Festo” de ĈKG en Ĝenevo
Ĝoja Publikigita: 2024-02-03 17:01:19

Okazis aktivado de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) sub la titolo "Preludo de Festprezentado de Printempa Festo" por Svisio vendrede en Palaco de Nacioj, la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo. La aktivado kun la temo "Festu Ĉinan Printempan Feston kaj Spektu Festprezentadon de la Printempa Festo de ĈKG" per kulturo de la Printempa Festo kiel ligilo akcelas kulturajn interŝanĝojn de internacia komunumo kaj aktivigis reciprokan lernadon de civilizacioj. 

Ĉeestis pli ol 300 gastoj, inkluzive de Tatiana Valovaya, ĝenerala direktoro de la Oficejo de la UN en Ĝenevo, Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto al la Oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, Li Chenggang, ĉina konstanta reprezentanto al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), Ngozi Okonjo-Iweala, ĝenerala direktoro de la MOK, Daren Tang, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, Rebeca Grynspan, ĝenerala sekretario de Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvo, kaj konstantaj reprezentantoj kaj diplomatoj de Britio, Belgio, Pollando, Pakistano, Tajlando, Sud-Koreio, Malajzio, Kubo, Urugvajo kaj Maŭricio al Ĝenevo, kaj oficialuloj de internaciaj organizoj kaj establaĵoj.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la ĈKG, en sia salutmesaĝo per videoligo diris, ke la Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de la ĉina nacio. Antaŭ nelonge en la 78-a Ĝenerala Asembleo de la UN oni unuanime aprobis rezolucion difinante la Printempan Feston kiel ferion de la UN, kio sufiĉe montras la ĉarmon de la ĉina civilizacio kaj orienta kulturo kaj enkorpigas ideon iniciatan de la UN pri plurisma kaj inkluzivema kultura valoro. En la kuranta jaro la ĉina popolo bonvenigos la 75-an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. ĜKG volas labori kun svisaj amikoj de diversaj rondoj profundigi kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, utili al civilizacia progreso de la homaro, antaŭenigi komunan pentradon de monda moderna bela perspektivo de paco, disvolvo, reciproka utilo, kunlaboro, kaj komuna prospero!

Tatiana Valovaya, ĝenerala direktoro de la Oficejo de la UN en Ĝenevo, diris, ke la Printempa Festo estas tradicia festo kun longa historio, okazo por rekuniĝo de familianoj, parencoj kaj amikoj kaj ankaŭ por bonvenigo de la estontecon. En la pasinta jaro la mondo alfrontis multajn defiojn, la UN tre dankas Ĉinion pro ĝia firma sindediĉo al protektado de plurflankismo kaj elimino de malriĉeco kaj malsato en diversaj manieroj, kaj Ĉinio ludis ŝolsilan rolon por efektivigi Tagordon de 2030 por Daŭripova Disvolvado. Ŝi bondeziris al ĉiuj sanon, sukceson kaj feliĉon en la jaro de drako laŭ la lunkalendaro.

En la aktivado diverslandaj diplomatiaj senditoj kaj oficialuloj de internaciaj organizoj spertis etoson de la Ĉina Novjaro en la Palaco de Nacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree