Ĉina ĉefministro Li Qiang vendrede vespere telefone interparolis kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte.
En la interparolo, Li Qiang diris, ke en la pasintaj pli ol 50 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando, la du landoj ĉiam respektis unu la alian, egale traktis unu la alian kaj akiris fruktodonajn dialogojn kaj kunlaborojn. Praktikoj sufiĉe pruvas, ke nur malfermo kaj kunlaboro povas realigi ambaŭajn gajnojn kaj plej multe kongruas al bazaj interesoj de la du flankoj. Li esperis, ke la nederlanda flanko daŭre agos al la sama direko kun Ĉinio, klopodos por serĉi komunajn flankojn flankenlasante diferencojn, kaj kune protektos la bonan situacio de kunlaboro inter Ĉinio kaj Nederlando.
Mark Rutte esprimis bondezirojn al la ĉina popolo okaze de la Printempa Festo, dirante, ke la kuranta jaro markas la dekan datrevenon de starigo de malferma, pragmata kunlabora partnereco en ĉiuj flankoj, kaj dulandaj kunlaboroj sur diversaj kampoj gajnis abundajn fruktojn. Nederlando volas kun Ĉinio profundigi kunlaboron sur ekonomia kaj komerca kampoj, akceli kulturajn interŝanĝojn, protekti malfermon de monda ekonomio kaj puŝi antaŭen la rilatojn inter Nederlando kaj Ĉinio kaj la rilatojn inter EU kaj Ĉinio.