Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede inspektis trupojn garnizonantajn en la ĉina norda municipo Tianjin antaŭ la Printempa Festo, aŭ la ĉina luna novjaro.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), esprimis festajn salutojn al servanta personaro de la Popola Liberiga Armeo kaj la Popola Armita Polic-Trupo, civila personaro postenigita en la armeo, kaj membroj de milicoj kaj rezervaj trupoj, nome de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la CMK.