Ĉinio raportis 81,55 milionojn da fervojaj vojaĝoj en unua semajno de vojaĝa premperiodo de Printempa Festo
Yu Publikigita: 2024-02-03 17:38:21

Industriaj datumoj montris, ke la ĉina fervoja reto traktis 81,55 milionojn da vojaĝoj inter la 26a de januaro kaj la 1a de februaro, la unua semajno de la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo.

Ĉina Ŝtata Fervoja Grup-Kompanio (la Ĉina Fervojo) diris, ke ĉi tio signifas, ke averaĝe ĉirkaŭ 11,65 milionoj da fervojaj vojaĝoj estis faritaj ĉiutage dum la pasinta semajno,.

La Ĉina Fervojo taksis, ke entute 480 milionoj da fervojaj vojaĝoj estos faritaj dum la vojaĝa premperiodo de ĉi-jara Printempa Festo, pliigante je 37,9% kompare kun la nivelo de 2023.

Dum la vojaĝa premperiodo, konata ankaŭ kiel "Chunyun", kiu ĉi-jare komenciĝis la 26an de januaro kaj finiĝos la 5an de marto, centmilionoj da homoj vojaĝos hejmen por reunuiĝi kun siaj familianoj.

La Printempa Festo, aŭ la ĉina luna novjaro, falas en la 10an de februaro ĉi-jare. La festferioj ĉi-jare daŭros de la 10a ĝis la 17a de februaro, je unu tago pli longe ol en antaŭaj jaroj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree