Xi sendis gratulmesaĝon al srilanka prezidento pro 76a datreveno de sendependiĝo de Srilanko
Ema Publikigita: 2024-02-04 16:17:31

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Ranil Wickremesinghe, prezidento de la Demokratia Socialisma Respubliko de Srilanko por gratuli Srilankon pro ĝia 76a datreveno de sendependiĝo.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Srilanko estas strategiaj partneroj kun sincera reciproka helpo kaj longedaŭra amikeco. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Srilanko konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon. En oktobro de la pasinta jaro, prezidento Wickremesinghe venis al Ĉinio por ĉeesti al la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, ili havis sincerajn kaj amikajn interŝanĝojn kaj atingis vastan konsenton. Xi donas grandan atenton al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Srilanko kaj volas labori kun prezidento Wickremesinghe por konservi tradician amikecon, solidigi politikan konfidon, konstante subteni unu la alian pri aferoj, kiuj koncernas la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn de unu la alia, kaj kune antaŭenigi altkvalitan kunlaboron inter Ĉinio kaj Srilanko en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj atingi pliajn fruktodonajn rezultojn, antaŭenigante la daŭran kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-srilanka strategia kunlabora partnereco kaj pli bone profitigante la du popolojn.

En la sama tago ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulmesaĝon al srilanka ĉefministro Dinesh Gunawardana.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree