En vilaĝo Lizhuang de la urbo Yibin, Sichuan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, la pajlo estas aldonata je nova vivo. La homoj faras pajlon en la formon de drako kaj prezentas dancojn per pajlodrakoj dum tradiciaj festoj, dezirante bonan veteron kaj riĉajn rikoltojn en la venonta jaro. Huang Zeming kaj membroj de ŝia pajlodraka dancteamo estas heredantoj de tiu nemateria kultura heredo, kiu estas heredata kaj disvastigata senĉese.