Kion vidas la mondo en vario de ĉina printempfesta transporto?
CMG Publikigita: 2024-02-05 19:07:25

“Tio estas mia fervoja bileto, mi kredas, ke tiu ĉi vojaĝo certe estos brila!” Andrew el Britio estas instruisto de universitato kaj restas en Ĉinio jam naŭ jarojn. Dum tiu ĉi Printempa Festo li planis iri al Guangdong aŭ ties ĉirkaŭaĵoj por sperti la ĉarmon de kungfuo. Pro tio li fariĝis ero el la tajdo de la ĉina printempfesta transporto.

Laŭ multe da fremdaj komunikiloj, la ĉina printempfesta transporto estas merite nomata kiel “jare homa migrado plej grandmezura en la mondo”. La ĉi-jara ĉina printempfesta transporto komenciĝis en la 26a de januaro kaj finiĝos en la 5a de marto, kaj ĝi daŭras dum 40 tagoj. Ĉina departemento pri trafiko kaj transporto antaŭkalkulis, ke dume 9 miliardoj da homfojoj aliĝos al la granda migrado en la tuta lando, la nombro estos preskaŭ duoble pli granda ol en la jaro 2023. Kiam pinta estos biletovendo, en unu sekundo povos vendiĝi 1 500 biletoj.

La brita informagentejo Reuters opiniis, ke la printempfesta transporto ne nur prezentas rapide kreskantan pasaĝerfluon de Ĉinio, sed ankaŭ reflektas fidon kaj viglecon alportatajn de la ekonomia refortiĝo de Ĉinio. La retejo de la bangladeŝa ĵurnalo Weekly Blitz diris, ke la printempfesta transporto estas la antaŭsigno de vigla amasa kampanjo de ĉina konsumado en 2024. Analizistoj prognozis, ke ĉi-jare sumo de ĉina detala vendado superos 50 duilionojn da juanoj kaj tio liveros grandegan akcelon por la ĉina ekonomio.

La nombro de pasaĝeroj dum la transporto kreos novan rekordon kaj, krome, la manieroj eliri ankaŭ varios multe. Laŭ donitaĵoj, dum la printempfesta transporto preskaŭ 80-elcentoj de la loĝantoj elektos aŭtadon, pro la koncepto pri verda elirado, plej multe novenergiajn aŭtojn. Dank’ al “Intelekta Fabriko en Ĉinio”, 4 gigantaj aviadiloj fabrikitaj de Ĉinio debutis en la transporto, kaj ankaŭ la unua grandmezura plezurŝipo “Adora Magia Urbo”, farita de Ĉinio, sin prezentis en la transporto. La hispana informagentejo EFE,S.A. diris, ke kun konstanta altiĝo de viva nivelo eliraj manieroj de ĉinoj estas pli variaj kaj diversaj.

La usona retejo “Monda Turismo kaj Vojaĝo” rimarkis, ke la urbo Harbino nordoriente de Ĉinio fariĝis populara celo de la ĉi-jare printempfesta transporto. Donitaĵoj montris, ke menda kvanto por turismado en Harbino dum la festo arde kreskis dekkvaroble kompare kun la sama periodo de la jaro 2023. R.Nicholas Burns, la usona ambasadoro ĉe Ĉinio, vizitis “Glacia kaj Neĝa Mondo en Harbino”, poste li laŭdis, ke tie estas “kombino de arto kaj novokreo kaj admirinda”.

Dum la ferioj ankaŭellandiĝa turismo estas populara. Lastatempe Ĉinio pratikas vizoliberan politikon kun Singapuro, Tajlando kaj aliaj landoj, kaj pro tio ellandiĝa vojaĝo varmiĝas en Ĉinio.

La pakistana ĵurnalo The News International diris, ke la printempfesta transporto montras la elastecon kaj viglecon de Ĉinio kiel la due granda ekonomio en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree