La 5an de februaro Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu metis demandon, kiel Ĉinio komentas pri tio, ke lastatempe en Ĉilio okazis grava monta incendio, kio rezultigis morton de 112 homoj kaj perdon de pli ol 300 homoj? Kaj ĉu estis ĉinoj mortintaj kaj vunditaj? Wang diris, ke tiu ĉi grava monta fajro en Ĉilio kaŭzis seriozan perdon homan kaj posedaĵan. Ĉinio esprimas funebron al la mortintoj kaj kondolencon al la domanoj de la viktimoj kaj al la vunditoj, kaj ke ni kredas, ke sub firma gvido de la ĉilia registaro la ĉilia popolo certe venkos malfacilojn kaj rekonstruos la hejmlandon.