La 4an de februaro, okaze de Printempokomenco, la 1a sunperiodo el la 24 sunperiodoj, glate okazis la kvara provludo de Printempfesta Vespero 2024. La integriĝo de arto kaj teknologio estis pli profunda, kaj la prezento de la aktoroj estis pli plena de vigleco. La programeroj fariĝis pli maturaj post ripeta ludado, kaj la ligo inter ĉiu programero estis glata kaj natura. La tuta vespero estis saturita de printempa kaj energia etoso.