Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al la brita klubo “Glacirompanto” por celebrado de Printempa Festo de 2024
CMG Publikigita: 2024-02-06 20:55:58

La 5an de februaro la ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al la klubo “Glacirompanto” el 48 britaj grupoj por celebrado de Printempa Festo de 2024.

Li Qiang diris, ke delonge la klubo “Glacirompanto” el 48 britaj grupoj aktive akcelas kontaktojn komercajn kaj homajn inter Ĉinio kaj Britio, antaŭenpuŝas ilian kungajnon kaj pli bone komprenigas unu la alian. La historiaj kontribuoj faritaj de amikaj personoj de la brita maljuna generacio estos eterne memorataj. Praktiko plene pruvas, ke kunlaboro inter la du landoj ne nur konformas al esencaj interesoj de la du flankoj, sed ankaŭ utilas al paco kaj prospero de la mondo. Li esperis, ke klarvidaj homoj el britaj diversaj rondoj disvolvu la spiriton de glacirompado, aktive agu kaj faru pliajn kontribuojn por amikeco de la dulandaj popoloj, amika kunlaboro inter la du landoj kaj pli altnivela kungajno kaj kunprofito.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree