Wang Yi interparolis kun norvega ministro pri eksterlandaj aferoj
Pluveta Publikigita: 2024-02-06 18:54:08

La 5an de februaro en Pekino Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, interparolis kun sia norvega paralelulo Espen Barth Eide.

Wang diris, ke Eide estas la unua eksterlandafera ministro el la eŭropaj landoj, kiu faris viziton al Ĉinio en 2024. Tio montris la altan atenton de Norvegio pri Ĉinio kaj la antaŭeniĝan tendecon de la du landaj rilatoj. Norvegio estas eŭropa lando kun aparta influforto, kaj ankaŭ estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ĉi-jare estas la 70a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio. Post 70-jara disvolviĝo la ĉina-norvegaj rilatoj estas pli maturaj kaj pli eltenemaj, kaj konservas prosperan internan forton. Ĉinio laŭdis, ke la norvega registaro objektive, racie kaj amike traktas la disvolviĝon de Ĉinio, persistas en la principo de unu Ĉinio kaj la amika sinteno al Ĉinio.

Eide diris, ke post 70-jara disvolviĝo la ĉina-norvegaj rilatoj jam eniris en maturan periodon. Norvegio persistas en la principo de unu Ĉinio, pledas por reciproka respekto, antaŭenpuŝas grandan disvolviĝon de la du landaj rilatoj per konstruiva dialogo, kaj komune konstruas la mondon universale inkluzivan, pacan kaj prosperan. Eide klare memoras, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris en Monda Ekonomia Forumo, ke se Ĉinio volas disvolvi sian ekonomion, ĝi devas kuraĝe naĝi en la vasta oceano de la monda merkato. Ankaŭ Norvegio firme subtenas liberan komercon, malferman kunlaboron kaj sin dediĉas al protekto de reguloj de Monda Komerca Organizo. Norvegio laŭdis, ke Ĉinio ŝanĝis sian disvolvan manieron. La du flankoj havas vastan kunlaboran spacon en verda transformiĝo. Norvegio volas kune kun Ĉinio respondi al klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj mondaj defioj. La granda sukceso de elimino de malriĉeco de Ĉinio estas admirinda kaj estas granda kontribuo al la monda malriĉecoelimina afero.

Samtage ankaŭ Liu Jianchao, ministro de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, interparolis kun Eide.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree