La 6an de februaro laŭ la loka tempo la Konsilio de Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Parlamento atingis interkonsenton pri starigo de nova fonduso por Ukrainio, por efektivigi la helpprojekton kun 50 miliardoj da eŭroj, sankciitan de la EU en la 1a de februaro.
La totala buĝeto de la fonduso estas 50 miliardoj da eŭroj, el kiuj 33 miliardoj da eŭroj rolas kiel prunto, kaj 17 miliardoj da eŭroj kiel donaco.