Multaj landoj kune dividas ĝojan etoson de Printempa Festo
Pluveta Publikigita: 2024-02-06 19:06:57

La 6an de februaro, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin prezidis la konferencon.

Pli kaj pli multaj homoj celebras la Printempan Feston. Pri tio Wang diris, ke la Printempa Festo estas “ĉina momento”, kiam ĉiuj familianoj kolektiĝas hejme. Ĝi estas ankaŭ internacia festo por la tuta mondo. La ĉi-jara Printempa Festo estas la unua festo post kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion listigi la Lunkalendaran Novjaron kiel feston de Unuiĝintaj Nacioj. La Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la UN kaj la Ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno oficiale celebris la ĉinan Lunan Novjaron por la unua fojo lastatempe. Nuntempe preskaŭ 20 landoj tra la mondo difinis la Printempan Feston kiel laŭleĝan feston, kaj ĉirkaŭ kvinono de la monda loĝantaro festas la Printempan Feston en diversaj formoj. De la oriento al la okcidento, de la norda hemisfero ĝis la suda, landoj de la mondo lumigas "ĉinin ruĝon" por kunhavigi la ĝojan kaj festan etoson de festo kaj sperti la kolorriĉan ĉinan kulturon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree