Junuloj kaj novtipaj teo-trinkejoj en Ĉinio kaj Japanio—Intervjuo al Du Xin
Alessandra Madella Publikigita: 2024-02-07 11:14:45

 

Du Xin instruas sociologion ĉe Keio Universitato en Japanio. Ŝi studas precipe ĉinajn kaj japanajn fervorulojn de animacioj. Ŝi afable konsentis paroli kun Ĉina Komunikila Grupo pri kiel tiuj subkulturoj intime ligiĝas al la novtipaj teo-trinkejoj de Ĉinio kaj Japanio kaj precipe al la tiel diritaj “kunlabor-kafejoj.”

1) Tokia kunlabor-kafejo pri La Granda Majstro de la Demona Skolo

DX: Du Xin

AM: Alessandra Madella

AM: Interese multaj ĉinaj junuloj ŝajnas ne tiom ofte trinki tradician teon...

DX: Ĉinaj junuloj vidas teon kiel parton de kulturo de klasika eleganto kaj sano—estas tre eleganta arto trinki teon, ĝui ties parfumon. Nun efektive malpli da junuloj interesiĝas pri tiu tradicia kulturo. Sed ĉu ili ne plu trinkas teon? Tute male. Se oni konsideras ankaŭ teojn malsamajn de la simplaj te-folioj, precipe en urbegoj multas la trinkejoj de lakta teo (naicha dian). Ekzemple, en Japanio antaŭ la kronviruso furoris lakta teo kun tapioko. Nunaj junuloj serĉas teojn kun specialaj gustoj kaj nekutimaj kombinaĵoj, kiel diversaj floroj. Se disvastiĝas la novaĵo, ke iu teo estas moda, ĉiuj volas ĝin trinki. Do, en la komercaj centroj de turismaj lokoj oftas tiuj novaj trinkejoj de lakta teo, varma aŭ malvarma. Ili devas esti belaj, moderne elegantaj kaj kun interesaj gustoj. Ne temas pri kompleta rompo kun la tradicio, ĉar la bazo ĉiam restas te-folioj. Oni simple aldonas lakton kaj diversajn sukojn al teo. Tiel inter la junuloj multe kreskas la elektoj kaj la popularaj teoj de du jaroj antaŭe ne plu furoras nun.

2) Menuo de kunlabor-kafejo pri la Granda Majstro de la Demona Skolo

3) Pladoj inspiritaj al La Granda Majstro de la Demona Skolo

AM: Kiaj teo-trinkejoj estas la plej laŭmodaj nun en Ĉinio kaj Japanio?

DX: La plej laŭmodaj estas “kunlabor-kafejoj”. En la japana oni diras “collabo cafe” aŭ “collabo kissa”, el la angla “collaboration”. Temas pri “kunlaboro” por realigi eventojn inter ekzistantaj ĉen-trinkejoj, kiuj jam havas sian varmarkon, kaj la firmaoj, kiuj posedas la rajtojn de lastatempe popularaj filmoj, bildstrioj aŭ animacioj. Ekzemple, nun furoras la romano LA GRANDA MAJSTRO DE LA DEMONA SKOLO (魔道祖师Modao zushi, 2016) de la ĉina verkistino Mo Xiang Tong Xiu. En Japanio oni faris el ĝi radio-dramon, kies rajto-posedanto povas kunlabori kun trinkejo por organizi specialan eventon. La trinkejo pretigas menuon kun la bildoj de la ĉefaj roluloj, iom altigante la prezojn de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Krome, la rajto-posedanto vendas tie siajn varojn ligitajn al la serio.

AM: Ĉu temas pri varoj speciale produktitaj por la evento?

DX: Du tipoj de varoj aĉeteblas dum tiuj eventoj. Kelkfoje la rajto-posendanto faras kontrakton por vendi ankaŭ en Japanio varojn produktitajn kaj jam ĝenerale vendatajn en Ĉinio. Sed estas ankaŭ originalaj objektoj, produktitaj ĝuste por la evento mem. Ekzemple, se vi mendas trinkaĵon, vi ricevas afiŝon kun la herooj. Se vi mendas pladon, vi ricevas plastikan tablotuketon. Kompreneble, neniu uzas ĝin por manĝi kaj ĉiuj kunportas ĝin hejmen. La dezajno estas unika por la evento kaj ĝi ne haveblas alimaniere. Ne ĉiuj povas eniri en la trinkejon eĉ dum labortagoj, ĉar por la plej popularaj serioj fervoruloj (preskaŭ ĉiam inaj) multegas. Oni devas sendi retan peton por definita tempo, sed finfine nur la lotumitaj rajtas eniri. Kunlabor-kafejoj organizas eventojn por diversaj serioj. Ekzemple, unu monato povas esti por la animacio LA GRANDA MAJSTRO DE LA DEMONA SKOLO (2021). Poste sekvos monatoj por aliaj serioj el verkoj de la sama romanistino, kiel LA NEKONTROLEBLAJ (陈情令, Chen Qingling, 2019) aŭ LA BENO DE LA DIA OFICISTO (天官赐福, Tian Guan Cifu, 2020). Tiel trinkejoj gajnas tre multe. Kompreneble fervoruloj ne iras tien ĉefe por teo, sed ĉar ili havas la senton eniri en la mondon de sia amata serio dank’ al la bildoj kaj dekoracioj. Ili ĝuas manĝi en tia mondo kun siaj geamikoj.

4) Lakta teo inspirita al La Granda Majstro de la Demona Skolo

5) Tokia kunlabor-kafejo dum la pandemio

AM: Ĉu ankaŭ pladoj kaj trinkaĵoj estas ligitaj al tiuj serioj?

DX: Jes. Antaŭ du jaroj restoracio okazigis eventon pri LA GRANDA MAJSTRO DE LA DEMONA SKOLO kaj proponis menuon kun supo de viando kaj lotusa radiko. La protagonisto de la animacio ŝategas tiun supon kaj la fervoruloj, manĝante la samon, povas pli intime kompreni la sentojn de la amataj roluloj. Iu deserto havas la formon de kuvo. En la animacio la kuvo rompiĝas, kiam la protagonistoj sin banas en ĝi. Do, la fervoruloj unue faligas la ĉokoladan parton de la deserto kaj nepre faras foton. La trinkaĵoj same respegulas la karakterojn de la protagonistoj. Ekzemple, Lan Zhan havas tre racian kaj trankvilan personecon. Do, lia trinkaĵo estas blua. Kvankam ĝi ne aperas en la animacio, la trinkejo kreis ĝin sin ispirante al lia karaktero. La fervoruloj ĝuas povi tiel alproksimiĝi al siaj herooj.

AM: Ĉu la plejmulto de la fervoruloj iras unuope aŭ grupe?

DX: Temas pri lotumado, sed la gajninto rajtas kunporti alian homon. Do, la plejmulto iras duope. Sed dum la labortagoj ĉefe tagmanĝas unuopuloj aŭ dommastrinoj, kiuj kelkfoje kunportas infanojn. Estas ankaŭ grupoj de tri aŭ kvar personoj, se du homoj estis lotumitaj por la sama tempo. Ankaŭ dum la kronviruso, antaŭ du jaroj, estis kunlabor-kafejoj pri LA GRANDA MAJSTRO DE LA DEMONA SKOLO aŭ LA BENO DE LA DIA OFICISTO. Tiam estis travidebla plastika panelo inter la sidlokoj kaj oni ne povis paroli. Ĉiuj nur manĝis sian menuon ĉe sia loko. Sed eĉ tiam ili estis plenplenaj. Nun kompreneble ne plu estas tiu panelo kaj oni rajtas libere paroli.

AM: Ĉu vi vidis tiajn trinkejojn antaŭe?

DX: Mi persone spertis ilin kun amikinoj dum la lastaj du jaroj, de kiam mi ekŝatis la ĉinajn romanojn. Antaŭe mi sciis, ke ili ekzistis, sed mi ankoraŭ ne vizitis ilin, nek en Ĉinio, nek en Japanio. Oni povas diri, ke tradiciaj teo-trinkejoj renaskiĝis aliforme kaj altiras la junulojn per sia malsama aspekto. Estas nova komerca modelo. Ĝi koncernas ankaŭ restoracioj, kiujn la junuloj ŝatas. Ekzemple frukt-bufedoj povas enhavi kunlabor-kafejon. Tiam la fervoruloj devas manĝegi, ĉar oni povas eniri la trinkejon, kiu havas sian apartan menuon, nur post la ĝenerala bufedo. En la trinkejo oni kutime mendas minimume trinkaĵon, ĉef-pladon kaj deserton. Do, en la sama difinita tempo de unu horo kaj duono oni manĝas dufoje kaj devas pagi duoble. Tiu modelo estas tre profitdona por la restoracioj, kiuj pro tio nun iĝas pli kaj pli multnombraj.

AM: Kiel tiuj novtipaj trinkejoj uzas interreton?

DX: Ili estas ĉenaj kaj havas sian ttt-ejon. Tie ili anoncas siajn kunlaborajn eventojn jam du aŭ tri monatojn antaŭe. Same ili faras en Tvitero, Jutubo kaj aliaj sociaj retoj kiel Instagramo aŭ Fejsbuko. La informo rapide disvastiĝas inter fervoruloj, ĉar ĉiuj demandas al la aliaj: “Ĉu vi vidis? Ĉu ni iru?” Eĉ post la pandemio la japana vizo ankoraŭ iom malfacile riceveblas fare de ĉinaj fervoruloj. Sed dank’ al interreto ili havas informojn pri japanaj kunlabor-kafejoj kaj, se ili povus veni al Japanio, mi kredas, ke ili nepre volus viziti ilin.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree