Enlandaj varoj furoras ankaŭ eksterlande
CMG Publikigita: 2024-02-07 15:36:57

Kun alveno de Printempa Festo de la ĉina jaro Drako, “jara etoso” estas forte sentata de la mondo. Nuntempe, preskaŭ 20 landoj en la terglobo leĝe difinis Printempan Feston kiel feriojn kaj, sekve de tio, ĉ. kvinono de la monda loĝantaro celebras la lunkalendaran novjaron en malsamaj formoj. Lastatempe peco de video temanta pri aĉetado de novjaraj artikloj fare de eksterlandano furoris enrete: brita sinjorino forte rekomendis elektran motorciklon kun marko de Ĉinio kiel novjaran varon. Ŝi diris, ke ŝi donacos unu al sia frato. Laŭ donitaĵoj de translima e-komerca platformo sub la ĉina kompanio Alibaba, la ruĝa koverto (kies enhavo estu mono donaconta al amataj homoj, precipe al infanoj, dumfeste, ĉefe dum Printempa Festo) desegnita per “ĉina drako”, fenestra floro (papertranĉaĵo por la ornamado de fenestro), ĉina nodo, printempfesta versoduo ktp. kaj “printempfesta blinda skatolo” estas tre postulataj transmare en pli ol cent landoj.

Por konsumantoj “bonkvalito” estas unue postulata. Ni prenu elektran motorciklon kiel ekzemplon, akre kreskis la nombro de usonaj konsumantoj, kiuj mendis e-triciklojn ĉe ĉina e-komerca platformo. La kialo kuŝas en tio, ke tiaj nerimarkindaj veturiloj por mallonga distanco kongruas kun mallarĝaj vojetoj en grandaj terkulturejoj kaj urboj de Eŭropo kaj Usono. La uzantoj sentas ilin “vere bonaj”. Aplikebleco, bonkvalito kaj teknologia natureco, la populareco de "fabrikita en Ĉinio" kuŝas en longtempa amasiĝo de avantaĝoj de industria ĉeno kaj provizoĉeno.

Lastatempe, sudkorea amaskomunikilo raportis, ke pro altiĝo de lakta prezo multaj koreoj manĝas anstataŭe sojlakton, sed la prezo de sojlakta aparato kun marko de Sud-Koreio estas du- aŭ trioble pli alta, ol tiu de tia ĉinmarka aparato. Tiuokaze, ĉinaj sojlaktaj aparatoj kreis sian vendan miraklon: laŭ statistiko de la plej granda e-komerca platformo de Sud-Koreio, de la 1a ĝis la 25a de januaro la nombro de ĉinaj sojlaktaj aparatoj venditaj en la lando akre kreskis 1300-oble.

Cetere, la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis rakonton, ke unu loĝanto en la urbo Ho Chi Minh, Vjetnamio, aĉetis e-akvokruĉon kun 2,5 litroj ĉe ĉina e-butiko, kaj la transporta pago tamen estis pli malalta ol en la teritorio de Vjetnamio mem. Tio profitas de la ĉina altefika loĝistika sistemo kaj ankaŭ de la aktiva dispozicio de la ĉina e-komerca sistemo en eksterlando. Laŭ donitaĵoj, la ĉinaj e-komercaj platformoj okupis duonon el la antaŭaj 10 lokoj de tutterglobaj elŝutoj ĉe App por aĉetado en 2023.

Kio estas nacia, tio estas monda. La ĉina elstara tradicia kulturo estas plej fundamenta kialo de “ĉinaj varoj”. Ili ofte staras sur la pozicio de centro, kio akcelas ne nur prosperon de la monda komercado, sed ankaŭ interŝanĝon de kulturoj, kaj precipe, kio alportas al la mondo ĉinan forton suprenirantan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree