Ĝenerala sekretario de UN sendis bondezirojn de Printempa Festo
Pluveta Publikigita: 2024-02-07 17:18:51

La 6an de februaro Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, sendis al la ĉina popolo bondezirojn de Printempa Festo okazonta ekde la 10a de februaro ĉi-jare.

En la video Guterres diris, ke la Draka Jaro simbolas energion, saĝecon, protekton kaj bonŝancon. "Ni bezonas ĉi tiujn kvalitojn por respondi al la hodiaŭaj tutmondaj defioj."

Estas rimarkinte, ke la ĉi-jara festo ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas speciala, ĉar la ĉina Luna Novjaro unuafoje estas parto de la feria kalendaro de UN, Guterres esprimis sian dankon al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro ilia senĉesa subteno al UN, multflankismo kaj tutmonda progreso.

"Kune, ni povas realigi daŭrigeblan, justan kaj pacan estontecon," li aldonis.

Fine de la video, li deziris al la ĉina popolo bonan sanon, feliĉon kaj prosperon en ĉi tiu nova jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree