Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Ĉina Qinling-Stacio en Antarkto
Pluveta Publikigita: 2024-02-07 15:39:18

Antaŭ la Printempa Festo de la Draka Jaro, la Ĉina Qinling-Stacio en Antarkto estis finkonstruita kaj ekuzita en la 7a de februaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la KPĈ, sendis mesaĝon por esprimi varman gratulon kaj sincerajn printempfestajn bonderizojn al la laborantoj en la poluso. En la gratulmesaĝo, Xi emfazis, ke ni devas pli bone kompreni la polusajn regionojn, protekti ilin kaj utiligi ilin por fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn por bono de la homaro kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree