Opinisondo de CGTN: Laŭ preskaŭ 90 elcentoj de la enketitoj “Usono kontraŭ Usono” eble fariĝos normala
CMG Publikigita: 2024-02-07 21:58:17

La disputo pri la problemo de migrado inter la teksasa registaro kaj la federacia registaro ankoraŭ estas akra. Pro la demando CGTN faris opinisondon al terglobaj retanoj. 86,5 elcentoj de la enketitoj opinias, ke inter la du flankoj ekzistas granda diferenco pri la problemo de migrado.

De longe la problemo de migrado estas fokusa temo por la usonaj partioj respublikana kaj demokrata. Por ŝovi respondecon la du partioj “sendis migrantojn” unu al la alia. Dum la mezperioda elektado en 2022 respublikanoj, inkluzive de ŝtatestro de Teksaso, uzis aŭtobusojn kaj aviadilojn kaj sendis milojn da migrantoj al urboj regataj de demokratoj. Laŭ donitaĵoj de la usona Buroo de Dogano kaj Landlima Protekto, 856 migrantoj mortis en la financa jaro 2022, kiam ili transiris landlimon. En la enketo 70,2 elcentoj de la respondantoj esprimas maltrankvilecon pri perforto kaj nehomaj agoj dum la usona registaro traktas la problemon de migrado. Kaj alie, 93,5 elcentoj de la enketoj indikas, ke la problemo de migrado fariĝis instrumento de konkurantoj en ĉiuj usonaj elektadoj.

La problemo de migrado, ĉiam pli akriĝanta, ne nur malkovras la “figfolion” de la usonstilaj demokratio kaj homaj rajtoj, sed ankaŭ malkaŝas la malordon de la usona socia strukturo. 90,3 elcentoj de la enketitoj opinias, ke pro la struktura kialo de la usona socio la kontrasto inter ŝtatoj regataj de malsamaj partioj estos pli akra; 89,3 elcentoj esprimas, ke la problemo de migrado estas nur unu angulo de glacimonto, “Usono kontraŭ Usono” eble estos normla. Estis retano de CGTN komentis en sia teksto: “Tio (kaoso de migra problemo) estas la komenco de dekadenco kaj disfalo de Usono.”

Tiu ĉi enketo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa en CGTN, dum 24 horoj 11 000 retanoj parroprenis en baloto kaj faris komentojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree