Kial usonaj kaj sudkoreaj kompanioj same bezonas ĉinan baterian teknologion?
Qiujieming Publikigita: 2024-02-07 09:53:12

"Ne ekzistas bona alternativo al 'produktita de Ĉinio'." Lastatempe la sudkorea mediato "Sudkorea Ekonomio" raportis pri la malfacilaĵoj alfrontitaj de sudkoreaj aŭtomobilaj kompanioj kun ĉi tiu titolo. Dum la usona registaro daŭre pligrandigas siajn limigoj de eksportado al Ĉinio, sudkoreaj aŭtokompanioj, kiuj tre dependas de ĉinaj bateriaj materialoj, malfacilas. Tial, ĉi tiuj kompanioj prezentis proponojn alvokante la usonan registaron malstreĉi tiel nomatajn restriktojn al Ĉinio kaj permesi al ili aĉeti ŝlosilajn bateriajn materialojn en Ĉinio.

Aliflanke de la mondo, la usona kompanio Tesla alfrontas la saman problemon. Pro la blokiĝo en la produktado de baterioj por la novtipa elektra aŭto Cybertruck, Tesla devis urĝe turni sin al ĉinaj fabrikantoj por gajni subtenon de bateriaj komponantoj.

Samtempe, ankaŭ la ŝtatoestro de Misisipo Tate Reeves antaŭenigis en diversaj okazoj la duan plej grandan ekonomian disvolvan projekton en la historio de la ŝtato, kiu ĵus estis pasigita: kvar kompanioj elspezos 1,9 miliardojn da usonaj dolaroj por konstrui fabrikon de elektraj baterioj,  kaj ĉinaj bateriaj kompanioj posedas 10% de la akcioj. Ĉi tio ege kontrastas kun lia antaŭa deklaro, ke ĉina teknologio estas "minaco al ekzistado".

De sudkoreaj kompanioj al usonaj kompanioj, al la registaro kaj la komerca komunumo, ili ĉiuj sendas ĉi tiun mesaĝon: Ĉinio ne povas esti preterpasita en la disvolviĝo de novenergiaj veturiloj.

La disvolviĝo de la ĉina industrio de baterioj por elektra-veturilo antaŭenigis la verdan kaj malaltkarbonan transformon de la tutmonda aŭto-industrio, daŭrigis tutmondan verdan disvolviĝon kaj akiris tutmondan reputacion. Ĉi tio igas la provojn de iuj usonaj politikistoj ekskludi ĉinajn bateriojn el la provizoĉeno de usonaj elektraj veturiloj ŝajni malkongruaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree