“Pli bela vivo” portas ankaŭ atendojn de monda popolo
Qiujieming Publikigita: 2024-02-07 09:54:38

Ĉinio estas plena je noviga movforto kaj disvolva vigleco, kaj "ĉiam progresis en novigado".

La ĵus pasinta jaro estis jaro de ekonomia renormaligo kaj disvolviĝo post la tri-jara prevento kaj regado kontraŭ la pandemio KOVIM-19. Malgraŭ multaj malfaciloj, ĉiuj ĉinoj strebis kaj faris eksterordinarajn kontribuojn. La ĉina ekonomio daŭre renormaliĝis kaj reboniĝis, kun riĉaj rikoltoj de grenprodukto por la 20a sinsekva jaro.

Prezidanto Xi diris, "Niaj celoj estas grandiozaj kaj modestaj, kiuj finfine estas ebligi al la popolo havi pli belan vivon." Pli bela vivo - jen modesta deziro de Ĉinio al disvolviĝo, tamen ĝi portas la atendojn de homoj tra la mondo.

La mondo ankoraŭ ne estas paca. La ukraina krizo daŭras, kaj bataloj inter Palestino kaj Israelo furiozas. Ni ĉinoj laboros strikte kun la internacia komunumo por la komuna bono de la homaro, konstruos homan komunumon kun komuna estonteco, kaj faros la mondon pli bona loko por ĉiuj.

Disvolviĝo estas la fina ŝlosilo por solvi ĉiujn problemojn. La unuanima voĉo de multaj fremdlandaj komercistoj estas, ke ili venos ĉiujare.

Ni "antaŭenigos la konstruadon de homa komunumo kun komuna estonteco kaj konstruadon de pli bona mondo". Ĉe nova deirpunkto, Ĉinio konsideras ne nur sin mem, sed ankaŭ la mondon. En 2024, Ĉinio volas kunigi manojn kun la internacia komunumo por kune trakti defiojn kaj akceli komunan prosperon!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree