La 7an de februaro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Nangolo Mbumba gratulante lin kiel novan prezidenton de Namibio.
Xi emfazis, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Namibio estas profunda. Estas riĉaj la kunlaboraj fruktoj en diversaj kampoj. La du landoj subtenas unu la alian pri kernaj interesoj kaj aferoj komune zorgataj. Ĉinio alte atentas la disvolviĝon de la ĉina-namibiaj rilatoj, volas kune kun prezidento Mbumba antaŭenpuŝi ĉina-namibian ampleksan strategian partnerecon akiri novan disvolviĝon kaj protekti internacian egalecon kaj komunajn interesojn de evoluantaj landoj.