La 8an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Portugalio subtenis la ideon de reciproka respekto, malfermiteco kaj inkluziveco ekde kiam iliaj diplomatiaj rilatoj estis establitaj antaŭ 45 jaroj, klare pruvante la ĝustan manieron por la du landoj havi bonajn interrilatojn.
Xi faris la rimarkojn dum li interŝanĝis gratulojn kun sia portugala paralelulo, Marcelo Rebelo de Sousa, pri la 45a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.