Xi Jinping telefone interparolis kun rusa prezidento Putin
CMG Publikigita: 2024-02-08 21:27:43

Posttagmeze de la 8a de februaro, sojle de la ĉina luna novjaro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la rusa prezidento Vladimir Putin.

La du ŝtatestroj faris novjaran saluton unu al la alia. Xi diris, ke baldaŭ alvenas la ĉina Printempa Festo kaj la novjara etoso estas forte sentata, kaj ke la ĉina popolo plenas de espero kaj fido pri la jaro de Drako. Putin rimarkis, ke en la ĉina kulturo drako simbolas saĝon kaj forton, kaj li esprimas al la ĉina popolo bondezirojn kaj festan ĝojon kaj ĉion bonan en la jaro de Drako.

Xi diris, ke la reciproka saluto ĉe la jaralterno, resumo de disvolvaj atingoj de dulandaj rilatoj kaj komuna rigardo al la estonteco jam estas bona tradicio por ili ambaŭ. Xi emfazis, ke Ĉinio volas, kune kun Rusio, plue teni la spiriton de reciproka helpado kaj trageneracia amikeco kaj manenmane komponi novan ĉapitron de la ĉina-rusa interrilateco.

Putin indikis, ke ĉi-jare estas la 75a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, kaj sub duflanka komuna klopodo la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio atingis altan nivelon precedencan. Putin substrekis, ke Rusio volas, kune kun Ĉinio, plifortigi kontakton kaj kunlaboron kadre de regionaj kaj internaciaj organizoj, inkluzive de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj Rusio firme sekvas la principon de unu Ĉinio, oponas kontraŭ iaj ajn danĝeraj agoj defiantaj al Ĉinio ĉe la demando de Tajvano, kaj kredas, ke ĉia intenco malhelpi pacan unuigon de Ĉinio estas neatingebla.

La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri nunaj internaciaj kaj regionaj problemoj tre atentataj. Ili unuanime konsentis daŭre teni intiman kontakton kaj fari profundan interŝanĝon pri la dulandaj rilatoj kaj strategiaj problemoj kune zorgataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree