Kial tiu stacio estas nonumita per montara nomo?
Mirinda Publikigita: 2024-02-09 19:22:32

La Ĉina Qinling-Stacio en Antarkto estis finkonstruita kaj ekuzita en la 7a de februaro. Kial la antarkta sciencesplora stacio estas nonumita per montara nomo?

Qinling-Montaro estas antikva montaro trapasanta la mezan Ĉinion kaj dividas la sudon kaj nordon geografie de la lando. En la regiono de la Ĉina Qinling-Stacio ankaŭ troviĝas antarkta montaro apartiganta la orienton kaj okcienton de la Antarkto. La antarkta montaro longa je preskaŭ 3 500 km. estas dorso de la Antarkto kaj kultivas diversajn miraklojn de la vivo.

Qinling-montaro havas riĉan akvosistemon kaj abundas je plantoj, estas la natura reservejo de drogoj kaj banko de biologiaj specioj kaj estas tipa simbolo de harmonia kunekzisto de la homoj kaj la naturo. Tio kongruas kun la dezajna koncepto pri verdo, mediprotekto kaj energiŝparo de la sciencesplora stacio.

 

Krom Qinling-stacio, Ĉinio jam havas kvar sciencesplorajn staciojn en Antarkto, kies nomoj estas respektive Granda Muro, Zhongshan, Kunlun kaj Taishan. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree