La Printempofesta Vespero de Ĉina Komunikila Grupo 2024 estas preta prezentiĝi al spektantoj tra la mondo
Lucia Publikigita: 2024-02-09 16:31:08

La Ĉina Novjaro baldaŭ alvenos, la Printempofesta Vespero de Ĉina Komunikila Grupo 2024 estas preta prezentiĝi al spektantoj tra la mondo. Rekonita de la Monda Rekordo Guinness kiel la plej multe spektita televidprogramo tutmonde, ĉi tiu vespero estas rigardata kiel kultura festeno. Spekti la televidan prezentadon en la vespero antaŭ la Printempa Festo jam fariĝis unu el la kutimoj de ĉinoj tra la tuta mondo dum la novjara festado.

Kun pli ol 40-jara historio, la ĉi-jara Printempofesta Vespero promesas aŭdvidan festenon por la tutmonda publiko. Havante kantadon, dancadon, operon, humuran dialogon kaj skeĉojn, la vespero spegulas la ĉiutagan vivon kaj disponigas platformon al homoj de ĉiuj fonoj por kunhavi siajn aspirojn por pli bona estonteco.

Ĉi-jare Ĉina Komunikila Grupo aranĝas 4 subkunvenejojn por Printempofesta Vespero, lastatempe mi iris al Shenyang, la ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning. 

Mi intervjuis sinjoron Zhang Lei, la ĉefteknika oficisto de kompanio Siasun. La kompanio Siasun estas establita en la jaro 2000, kiu estas altteknologia listigita entrepreno kun robota teknologio kaj inteligentaj fabrikaj solvoj kiel la kerno. En la jaro 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la kompanion Siasun por koni pri la antaŭenigo de scienca kaj teknologia novigo en lokaj entreprenoj. Li diris, ke la kompanio Siasun reprezentas la ĉinan rapidecon kaj la ĉinan scipovon, li diris ankaŭ, ke li ĝojas koni, ke la robotaj produktoj de Siasun estas vaste aplikataj en aŭtofabrikado.

Ĉu ni vidos robotojn sur la scenejo de Printempofesta Vespero de 2024? Kiel ili ludos? Sekvu min por koni pli da informoj:

Lv Yuan, la ĉefdirektoro de la subkunvenejo Shenyang, prezentis al mi la kunlaboron inter ŝia grupo kaj la robotajn teknikistojn.

Ŝi diris, “Ĉi-jare ni metas Siasun-robotojn surscenejo de Printempofesta Vespero, tio estas noviga provo. Ĉar la supereco de Siasun-robotoj en industrio estas konata, sed ili estas tute novaj aktoroj sur scenejo. Do la procezo de koni unu la alian kaj kompreni unu la alian estas longa kaj malfacila sed mirinda kaj neforgesebla.”

Marku viajn kalendarojn por la 9-a de februaro 2024, je la 20:00 horo laŭ la pekina tempo, kaj preparu por la plej grandioza tutmonda televida evento de la jaro.

2024 estas la Jaro de la Drako laŭ la ĉina luna kalendaro. La drako simbolas aŭspicion, saĝon kaj forton en tradicia ĉina kulturo. Kie ajn vi estas, aliĝu al ni por festi la Ĉinan Jaron de la Drako dum la ferioj.

Finfine, mi invitos vin vidi la reklama animaciaĵo pri Printempofesta Vespero de Ĉina Komunikila Grupo. 

En la animacio estas dek du geknaboj simbolantaj la dek du bestojn laŭ ĉina zodiako, kaj tiu ĉi ideo originas de “pentraĵo pri cent geknaboj” en la ĉina tradicia kulturo.La dek du geknaboj en ĉinaj tradiciaj kostumoj festas la ĉinan novjaron kaj bonvenigas la Printempan Feston per ludado.

Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree