La 8an de februaro laŭ la loka tempo sojle de la ĉina lunkalenda novjaro Ĉina Komunikila Grupo okazigis diskonigan aktivadon pri Printempfesta Vespero en la Nordamerika Profesia Glacihokeo. En la varma etoso de ĉina ruĝo pli ol 10 mil usonaj spektantoj sentis la ĉarmon de la Printempa Festo kaj kune bonvenigis la Drakan Jaron.
Ĝenerala direktoro de ĈKG Shen Haixiong faris videan paroladon al usonaj fanoj de glacihokeo kaj deziris al ili feliĉon, longvivecon kaj sanon reprezentante la ĈKG.