Printempafesto Vespero 2024: Kombinaĵo de tradicio kaj novigo allogas milionojn da spektantoj tutmonde
Qiujieming Publikigita: 2024-02-10 15:52:45

Ĉi-jara Printempfesto Vespero, konata kiel jarfina prezentado, estis organizita kaj elsendita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) vendrede vespere antaŭ la ĉina novjaro. Ĉi tiu okazaĵo signifas karan tempon, kiam ĉiuj ĉinoj tra la mondo kuniĝas kun siaj familianoj por bonvenigi la ĉinan novjaron.

Kiel la plejmulte rigardita televida programo de Ĉinio, la prezentado estas ĉiujara tradicio depost sia unua elsendo en 1983. Ĉi-jare la rekta elsendo de la vespero starigis novajn rekordojn kaj por la nombro de spektantoj kaj por totalaj vidoj. Ĝis noktomezo de la 9a de februaro, ĝi havis 679 milionojn da spektantoj, kun la totala nombro da vidoj atingante 1,501 miliardojn, markante 12,69-procentan kreskon kompare kun la pasinta jaro.

La vespero havis ankaŭ 420 milionojn da vidoj en la platformo de poŝtelefono, pli multe je 57,58% ol la pasinta jaro.

Aldone, diskutoj pri ĉi-jara Printempfesta Vespero sur sociaj amaskomunikiloj kalkuliĝis al 16,052 miliardoj, preskaŭ 60 procentoj pli alta ol la antaŭa jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree