Multaj eksterlandaj gvidantoj donis printempfestajn bondezirojn al ĉinoj
Pluveta Publikigita: 2024-02-10 16:45:49

Sojle de ĉina Printempa Festo multaj eksterlandaj gvidantoj donis festajn bondezirojn de la Draka Jaro al ĉinoj.

Ili esprimis bondezirojn al ĉinoj kaj esprimis atendojn pri la estonteco de la rilatoj de siaj landoj kun Ĉinio.

Parolante al Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), belga ĉefministro Alexander De Croo diris, ke la drako alportas prosperon, bonŝancon kaj forton.

"2024 estas perfekta jaro por antaŭenigi partnerecon," diris De Croo pri la duflankaj rilatoj inter la eŭropa lando kaj Ĉinio.

"Feliĉan ĉinan novjaron," diris vicprezidento de Liberio Jeremiah Koung dum sendado de salutoj al la ĉina popolo.

Yusuf Tuggar, niĝeria ministro pri eksteraj aferoj deziras al la ĉina popolo feliĉan kaj pacan Printempan Feston.

"Mi deziras, ke Ĉinio akiros pli grandan progreson kaj disvolviĝon en diversaj kampoj en la nova jaro," diris Tuggar al ĈKG.

Chernor Bah, ministro pri Informado kaj Civita Edukado por Siera-Leono, deziras al ĉinoj mirindan jaron de la drako.

"Mi deziras al vi ĉion bonan el Siera-Leono."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree