Politikaj gvidantoj de diversaj landoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj esprimis gratulon al ĉina jaro de drako
Ĝoja Publikigita: 2024-02-11 18:29:55

Okaze de la ĉina jaro de drako laŭ la luna kalendaro, politikaj gvidantoj de multaj landoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj sinsekve esprimis mesaĝojn por adresi gratulon al la ĉina popolo, transmaraj ĉinoj kaj alilandanoj de ĉina deveno ĉe la Printempa Festo, la ĉina novjaro.

Franca prezidento Emmanuel Macron sabate en la ĉina lingvo esprimis siajn bondezirojn al la ĉina novjaro sur socia mediato. Li diris, ke li bondeziras al amikoj tra la mondo, kiuj festas la novjaron laŭ la luna kalendaro, ĝojon, sanon kaj ĉion bonan en la nova jaro.

Tajlanda ĉefministro Srettha Thavisin sur socia mediato publikigis gratulmesaĝojn dirante, ke Tajlando tre bonvenigas ĉinajn amikojn, esprimante, ke amikeco inter la du landoj profundiĝos pli multe, ke "tajlandanoj kaj ĉinoj kunekzistos kiel gefratoj kaj familianoj."

Sudafrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa sendis siajn gratulmesaĝojn al la ĉinaj registaro kaj popolo, transmaraj ĉinoj kaj alilandanoj de ĉina deveno, en sabato, la unua tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, sur retejo de la sudafrika prezidentejo. Li bondeziris, ke "la Ĉina Popola Respubliko prosperiĝu, kontinue faru novigon kaj senĉese akcelu pacon kaj disvolvadon de la mondo."

Japana ĉefministro Fumio Kishida lastatempe sur oficiala retejo publikigis siajn bondezirojn, esprimante saluton al ĉinoj kaj japanoj de ĉina deveno, kiuj nun laboras en Japanio, kaj al ĉiuj aliaj homoj, kiuj nun festas la Printempan Feston en ĉiuj lokoj de la mondo.

Aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen donis siajn bondezirojn okaze de la Printempa Festo sur socia mediato, ke transmaraj ĉinoj, aŭstroj de ĉina deveno kaj ĉiuj homoj festantaj la ĉinan novjaron havu bonan aŭspicion kaj sanon en la jaro de drako.

Serba ĉefministro Ana Brnabić lastatempe ĉeestis al festo pri la ĉina novjaro en la ĉefurbo Beogrado. Dume ŝi esprimis la atendon, ke en la nova jaro la fidela amikeco inter Serbio kaj Ĉinio estos pluapaŝe profundigata.

Fiĝia vicministro kaj ministro de eksteraj aferoj Manoa Kamikamica donis siajn novjarajn bondezirojn al la ĉina popolo dimanĉe en loka kunveno por interŝanĝi novjarajn bondezirojn.

Dana ministro de eksteraj aferoj Anders Samuelsen lastatempe diris en sia gratula letero al la ĉina popolo, ĉinoj en Danio kaj danoj de ĉina deveno, ke li atendas pluapaŝe antaŭenigi la rilatojn inter Danio kaj Ĉinio, kuraĝigite de spiritoj de la jaro de drako.

Ĝenerala direktoro kaj plenuma direktoro de la Monda Turisma Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj lastatempe esprimis siajn gratulmesaĝojn al la Printempa Festo sur socia mediato.

Ĝenerala direktoro de la Islama Monda Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo Salim M. AlMalik sendis gratulleteron por esprimi salutojn al la ĉina popolo okaze de la Printempa Festo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree