La nombro de ĉinaj turistoj vojaĝontaj en Ĉinio antaŭkalkulita superos 6 miliardojn en 2024, kaj la totala nombro de turistoj enirantaj kaj elirantaj Ĉinion antaŭvidita superos 260 milionojn, laŭ lastatempa raporto de la Ĉina Turisma Akademio.
La raporto, kiu inkluzivas retrorigardon de la turisma agado de Ĉinio en 2023 kaj prognozon por 2024, emfazas rimarkindan revigliĝon en la turisma sektoro pasintjare.
En 2023, enlanda turismo en Ĉinio akiris rimarkindan kreskon ne nur en enspezoj sed ankaŭ en nombro de turistoj je pli ol 100 procentoj j kompare kun la lasta jaro, resaltante al pli ol 80 procentoj de la nivelo de 2019, laŭ ciferoj de la raporto