Xi Jinping kaj Peng Liyuan donas ĉinajn novjarajn salutojn al instruistoj, studentoj de usona mezlernejo Lincoln
Lucia Publikigita: 2024-02-11 17:15:29

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino, Peng Liyuan, dimanĉe respondis al ĉina novjara salutkarto donita de instruistoj kaj studentoj de usona mezlernejo Lincoln, esprimante siajn bondezirojn de la Jaro de la Drako.

En salutkarto al la instruistoj kaj studentoj, Xi kaj Peng invitis ilin viziti Ĉinion pli ofte, inkluzive de partopreno en interŝanĝaj kaj studaj programoj, kiuj invitas 50 000 junajn usonanojn al Ĉinio, por kontribui al la amikeco inter la du popoloj, precipe inter la dulandaj junuloj.

Antaŭe, instruistoj kaj studentoj de la lernejo en la usona Vaŝingtona Ŝtato sendis novjaran salutkarton al Xi, Peng kaj la ĉina popolo, donante siajn bondezirojn pri feliĉo kaj sano en la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro . Pli ol 100 instruistoj kaj studentoj subskribis la karton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree