Printempa Festo estas ĉina, ankaŭ monda
Ĝoja Publikigita: 2024-02-11 19:29:18

La ĉefstabejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno unuafoje festis la ĉinan novjaron, la ĉefstabejo de la UN en Nov-Jorko refoje okazigis amuzan vesperkunvenon pri la Printempa Festo, kaj ruĝiĝis markaj konstruaĵoj de multaj landoj… Post kiam la Printempa Festo estas difinita  ferio de la UN, estas pli densa la etoso de la ĉina novjaro en diversaj lokoj de la mondo. “La ĉina novjaro” fariĝis “la monda novjaro”, kaj la Printempa Festo de la jaro de drako donis al la mondaj popoloj novajn movfortojn kaj ŝancojn kompreni Ĉinion kaj la ĉinan kulturon.

La Printempa Festo estas la plej antikva kaj plej grava tradicia festo de Ĉinio. Ĝi estas enlistigita kiel ferio de la UN, kio signifas, ke establaĵoj de la UN havas rajton ne kunveni en la Printempa Festo ĉiujare por ke homoj havu pli da ŝancoj sperti ĉinan kulturon. Laŭ rilataj fakuloj, antaŭ tio la Printempa Festo jam estas difinita kiel laŭleĝa festo en ĉirkaŭ 20 landoj kaj regionoj, inkluzive de Sud-Koreio, Vjetnamio kaj Singapuro. Kaj la "oficiala konfirmo" de la UN pruvas, ke pluapaŝe leviĝis influo de Ĉinio kaj la ĉina kulturo. Dennis Francis, prezidanto de la 78-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, opiniis, ke tio markas la gravan rolon de Ĉinio en la sistemo de la UN kaj en plurflankismo, ankaŭ montras volon de la ĉina popolo pri komuna ĝuado de la ĉina kulturo.

Nun estas prezentataj popolaj aktivadoj de la Printempa Festo en proksimume 200 landoj kaj regionoj. Kial tradicia festo de Ĉinio fariĝis la monda kultura grandioza celebrado?

Observantoj montris, ke estas komune sentitaj kaj konsentitaj mondaj popoloj la direkto de valoro en la ĉina kulturo, nome "harmonio estas plej  altvalora kaj diferencoj ekzistas harmonie", kaj la kultura ideo, nome "kunekzistas diversaj beloj". Kaj la Printempa Festo transigas kaj heredas la ĉinan kulturan ideon de paco, akordo kaj harmonio. Danke al profunda persona spertado de diversaj aktivadoj de la festo, mondaj popolanoj pluapaŝe komprenas Ĉinion, konas Ĉinion, kaj scias, ke la ĉina kulturo estas malferma, inkluzivema kaj kreema.

Oni vidas, ke malferma kaj inkluzivema Ĉinio kontinue antaŭpuŝas ĉinan modernigon, sin dediĉas al komuna sekureco kaj disvolvado de diversaj landoj kaj donas oportunojn al diversaj landoj. La mondo brakumas "la ĉinan novjaron", ankaŭ Ĉinio transdonas ĝojon de la Printempa Festo al la mondo. Ĉie kun ĉia haŭto kaj ĉiu raso oni amasiĝas, amuzas kaj spertas "kunekzistadon de beloj" pro la festo. Ja tio estas la ĉarmo de la festo. Kaj trans landlimoj ĝi jam fariĝis la grava forto antaŭenigi la mondon kaj direkti la mondon al bono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree