Centra fisko pliigos monhelpon al fundamenta asekuro pri maljuneco
CMG Publikigita: 2024-02-12 18:57:54

Antaŭ nelonge Hou Junming, direktoro de la administra branĉo de la ĉina Financa Ministerio, diris, ke en la jaro 2023 la centra fisko asignis ĉ. duilionon da juanoj de monhelpo por fundamenta asekuro pri maljuneco, ĉefe por tiuj lokoj, kiel regionoj en la meza aŭ okcidenta partoj de Ĉinio kaj malnovaj industriaj bazoj, kiuj havis malfacilon por pagi subvencion.

“En 2024 la centra fisko pliigos subvencion, profunde efektivigos tralandan tutecan sistemon pri asekuro de maljuneco, perfektigos koncernajn reĝimojn kaj bone administros ‘monon por maljuneco’ de la popolo,” emfazis Hou.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree