Stubb venkas en elekto de finna prezidento
Lucia Publikigita: 2024-02-12 12:38:46

La prezidenta kandidato de la Nacia Koalicio, Alexander Stubb, venkis en la elekto de finna prezidento dimanĉe vespere.

Ĉiuj voĉoj estis kalkulitaj. Stubb ricevis 51,6% de la voĉoj en la fina raŭndo, dum la kandidato de Sendependa Verdo, Pekka Haavisto, 48,4 %, laŭ la ciferoj publikigitaj de la Finna Ministerio pri Justeco.

"Mi povas promesi, ke mi faros mian plejeblon ĉiutage por ĉi tiu tasko," diris Stubb, konfirmite pri la venonta prezidento de Finnlando.

Al amaskomunikiloj Stubb komentis, ke Finnlando nun eniras novan epokon. Li diris ankaŭ, ke li ŝatus daŭrigi laŭ la linioj de Niinisto, sed kompreneble, nova epoko komenciĝas.

Stubb faros ĵuron kiel la 13-a prezidento de la nordia nacio en la 1-a de marto, anstataŭante Sauli Niinisto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree