CDC: En ĉi gripa sezono estis 15 miloj da mortaj kazoj de gripo en Usono
CMG Publikigita: 2024-02-13 17:20:14

Laŭ plej novaj donitaĵoj de la usona Centro de Malsana Kontrolo kaj Prevento (angle: CDC), nun disvastiĝo de gripa viruso en Usono ankoraŭ ne haltis, kaj laŭtakse, en la nuna sezono de gripo Usono havis sume 22 milionojn da gripaj kazoj, 250 milojn da kazoj en hospitaloj kaj 15 milojn da mortaj kazoj.

La donitaĵoj de CDC montris, ke dum unu semajno ĝis la 3a de februaro estis 11 miloj da gripaj kazoj en hospitaloj tra Usono, kaj 8 infanoj mortis de gripo. Ĝis nun laŭraporte jam mortis 74 infanoj pro gripo en la tuta Usono.

La retejo de CDC informis, ke gripo en Usono kutime okazas en aŭtuno kaj vintro, kaj la tempo de decembro ĝis februaro estas pinta periodo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree