Nova rekordo: Unutage 130 mil homoj trapasis la pontegon Honkongo-Zhuhai-Makao dum printempfesta periodo
CMG Publikigita: 2024-02-13 18:06:54

La 3an de la 1a lunkalendara monato (la 12an de februaro) la pontego Honkongo-Zhuhai-Makao alvenigis pinton de aŭta fluo. Laŭ donitaĵoj de la lima kontrolejo ĉe la pontego, tiun tagon pasaĝeroj kontrolitaj de la stacio superis 130 mil. Do la nombro estas rekorda, dum la antaŭa rekordo estis kreita kun 115 mil homoj en unu tago meze de la ferioj de la Nacia Tago de 2023. La ĉefaj pasaĝeroj konsistis el loĝantoj de Honkongo kaj Makao, kiuj faris turismon de mallonga distanco en la provinco Guangdong, kaj el internaj civiluloj, kiuj turismis en Honkongo kaj Makao. Translima ekskurso estas dum Printempa Festo grava aktivado por amasoj el Guangdong, Honkongo kaj Makao, kiuj havas profundan kunlaboron inter si.

La pontego ligas tri lokojn, per kiuj loĝantoj el Honkongo kaj Makao havas facilan kaj oportunan trapasejon por eniri kaj eliri. De la 10a ĝis la 12a de februaro estis 310 mil homoj kaj 41 mil aŭtoj, kiuj trapasis la pontegon, do la nombroj kreskis respektive je 520% kaj 240% kompare kun la pasintjare sama periodo.

La limkontrola stacio konigis, ke de la 10a de februaro ĉe la limaj havenoj estis pinto de aŭta fluo; la pinta tempo longis eĉ 17 horojn en unu tago, kaj homfluo en unu horo superis 9 000 homojn kaj aŭtofluo 1 100 aŭtojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree