La Sveda Sekureca Agentejo (SSA) diris en sia novaĵa teksto, ke laŭ takso de la sveda Nacia Centro pri Terorista Minaca Taksado (NCT) grado de terorista minaco de 2024 en la lando ankoraŭ estas alta.
La 7an de februaro estro de SSA deklaris, ke grado de terorista minaco en Svedio restas kvara. NCT opiniis, ke necertaj faktoroj ĉiam pli kreskas kaj tio estas unu el la kialoj, pro kiuj Svedio ankoraŭ restas en alta grado de terorista minaco.
En Svedio estas 5 gradoj por terorista minaco. La 17an de aŭgusto SSA deklaris, ke la grado de la lando pri terorista minaco estis altigita de tria (minaca pliiĝo) ĝis kvara (alta minaco).