Rusio suspendis jarkotizon ĉe Arkta Konsilio
Ema Publikigita: 2024-02-14 17:23:07

Laŭ raporto de rusa amaskomunikilo merkrede, Rusio decidis suspendi jarkotizon ĉe la Arkta Konsilio ĝis ĉiuj membroŝtatoj rekomencos siajn partoprenojn en la efektiva laboro de la konsilio.

La Arkta Konsilio estis starigita en Otavo, Kanado en 1996. Ĝia celo estas protekti la medion de la arkta regiono kaj antaŭenigi la daŭrigeblan disvolviĝon de regiona ekonomio, socio kaj bonfaro. Ĝi havas ok membroŝtatojn: Islando, Svedio, Danio, Norvegio, Finnlando, Usono, Rusio kaj Kanado. En marto de 2022, la okcidentaj membrolandoj de la Arkta Konsilio deklaris, ke ili suspendos partoprenon en iuj agadoj de la konsilio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree