Laŭ la indonezia Ministerio pri Turismo kaj Kreiva Ekonomio merkrede, la indonezia insulo Bali komencis kolekti turisman imposton el eksterlandaj turistoj ekde la 14a de februaro. Ĉiu el la eksterlandaj turistoj alvenantaj la insulon devas pagi imposton de 150 000 indoneziaj rupioj (ĉirkaŭ 69 RMB) aŭ 10 usonaj dolaroj, kaj la celo estas protekti la kulturon kaj medion de Bali.